(Superrigardo pri raporto de pieda pilgrimado)
German-lingva versio
Aŭtoro: Rudolf FischerMia retadreso: Reen al la superrigardo |
Jen mi surmetis la konkon...La vojo ne estas la celo,
|
"Frenezaĵo!" sonis pli-mapli ankaŭ la reago en mia persona
ĉirkaŭo, kiam mi anoncis, "surmeti la konkon" de pilgrimanto, por
iri piede (por multaj terura imago) 800 km tra norda Hispanujo.
Malmultaj aliaj komentis alie, admiris la sportecon de tia evento aŭ
- sub la impreso de la ampleksaj kaj multenombraj pilgrimaj
raportoj de la lastaj jaroj - entuziasme revis pri certe unika
spirita kaj kultura travivaĵo, kiu atendas min. -
Por anticipi la
veron: La realo estis tute alispeca!
Pri frenezaĵo fakte temis, tamen ne celante la streciĝojn de la pieda marŝado, sed la superregantan torenton de la pilgrimantaj amasoj, kiu vetkuris en kolonoj ĉasante la lastan liberan liton en la rifuĝejoj, ĉion eluzante kaj malpurigante dum la luktado pri la malabundaj vivtenigiloj, disvastigante hektikon ĝis paniko, konkurencan etoson ĝis malamikeco.
Nu, estis la tempo de la someraj ferioj en Hispanujo kaj ankaŭ en Francujo. Dum julio kaj aŭgusto tial la procesio de la pilgrimantoj ŝveliĝas kiel montara rivereto dum la degela periodo. Ankaŭ dum junio kaj septembro laŭdire estas terure, dum la ceteraj monatoj malpli. Tamen: kiu povas ricevi sufiĉe multajn feriajn tagojn ekster la somero? Kaj krome dum la ceteraj sezonoj oni devas atendi multe pli malbonan veteron, precipe en la montaro. Sur la pasejo de Cebreiro antaŭ kelkaj jaroj laŭdire falis 40 cm da neĝo en septembro!
Oni devas do konsideri, ke nia pilgrimado okazis dum la plej brua feria tempo, legante la sekvantan pli-malpli negativan raporton. Aldoniĝas la fakto, ke mi ne apartenas al la homoj, por kiuj ĉio aspektas optimisme orumita, sed ke mi eble rigardas kelkajn aferojn pli kritikeme ol aliaj. Ekzemple, por mia filo Harald la kutima ĥaoso kaj la mankanta spaco en la rifuĝejoj nur estis memorigo pri junularaj Esperanto-aranĝoj, dum por mi tio estis vera premsonĝo, al kio certe ankaŭ kontribuas mia progresinta aĝo. La leganto do ne supertaksu la objektivecon de miaj notoj kaj prijuĝoj, ili estas konfesinde subjektivaj.
Unu imagon oni tamen devas adiaŭi, nome vidi multajn pilgrimantojn sur la Jakoba Vojo almenaŭ dum la somero. Se mi sube uzas la vorton pilgrimantoj, mi ĉiam sentas inklinon, meti la vorton inter citilojn, ĉar ni renkontis nur malmultajn verajn pilgrimantojn. Jen estis iuj, kiuj estis pro sportecaj motivoj survoje, komparante ĉefe inter si, kiu pli da kilometrojn ĉi-tage estis "venkinta"; al tiuj apartenis preskaŭ ĉiuj biciklistoj, en modaj sportkostumoj kaj kun multekostaj kurbicikloj. Jen sennombre multaj (plej ofte Hispanaj) turistoj, por kiuj la marŝado sur la Jakoba Vojo estis malmultekosta feriado, por unu aŭ du semajnoj, foje nur por semajnfino.
La libertempa rifuĝejestro Uli resumis en la urbeto Cebreiro:
Kompreneble, tiu prijuĝo ne estas ĉio. Ni spertis ankaŭ multajn agrablajn aferojn, kaj, se mi konsideras ĉion, tamen estis kompreneble unika travivaĵo. Pri tio mi ankoraŭ diros multe en la sekvantaj ĉapitroj. Mia raporto estu samtempe momente valida kolekto de multaj utilaj informoj ; ĉar ankaŭ la plej novaj manlibroj montriĝis jam enhave ne plu tute aktualaj. Nome, sur la Jakoba Vojo ĉio rapidege ŝanĝiĝas, ankaŭ tion atentu la leganto de tiu ĉi raporto. Rifuĝejo, kiu estas nova kaj bonega en la jaro 2000, sen daŭraj riparoj povas esti tute kaduka post malmultaj jaroj, pro la ekstrema uzado de la pilgrimaj amasoj. La itinero de la unuopaj etapoj same ofte ŝanĝiĝas, precipe pro la stratokonstruado en pluraj regionoj. Ekzemple, la vojo en la valo inter Villafranca del Bierzo kaj Ambasmestas direkte al la pasejo de Cebreiro estas apenaŭ irebla, pro giganta konstruejo de nova aŭtoŝoseo tie.
Ne, ne mia ronkado, sed unu el la sekvantaj sonoj:
Sur la Jakoba Vojo aŭtentikaj pilgrimantoj estas malmultaj. Kie ni aperis, kun niaj grandaj ĉapeloj, portante krucon ĉirkaŭ la kolo, la turistoj haste direktis siajn kameraojn al ni: "Jen, vidu, tie marŝas kelkaj..." "Vi aspektas pitoreskaj" diris Hispana pilgrimula amiko en Hontanas ridete. Certe aliaj aŭtentikaj pilgrimantoj malpli furore aspektis kaj ne estis tiom facile rekoneblaj. Resume tamen ĝustas: La Camino ne plu estas sole pilgrima vojo, oni misuzas ĝin amase kiel ferian itineron. Tion ankaŭ ne forigas la fakto, ke oni konstruas pli kaj pli da rifuĝejoj. Kontraŭe, ili allogas ankoraŭ pli da turistaj amasoj.
Tio estas nesolvebla problemo, ĉar la "aŭtentika" pilgrimanto ja ne estas klare distingebla de turistoj kaj sportistoj. Neniu postulos, ke nur tiu estu agnoskata kiel aŭtentika pilgrimanto, kiu marŝas pro nure religiaj kaŭzoj kaj estas pia. (Certe nin mem pelis ankaŭ laŭgrade sporteca impeto, ke mi ekzemple demandis min: Ĉu mi al tia ankoraŭ kapablas, aŭ ĉu mi estas jam tro maljuna?) Eble oni difinu, ke por aŭtentika pilgrimanto la meditado survoje estas la plej grava okupo. Sed tiu kriterio kompreneble ne estas praktike aplikebla.
La pilgrima atestilo kaj la stampoj en la rifuĝejoj ankaŭ ne ebligas kontrolon. La atestilon ĉiu ricevas, kiu piede atingas iun instancon, kiu eldonas tian atestilon (plej ofte iu rifuĝejo), kaj asertas, ke li ekde tie volas ekpilgrimi. Oni ja ne povas antaŭvidi, ke li ne du tagojn poste jam finos la "pilgrimadon". La stampon ricevadas ĉiu, kiu volas ĝin, ankaŭ sen tranokto. Eĉ tiu, kiu povas montri stampon por ĉiu tago, kun kredebla piedira kilometra distanco inter la tranoktejoj, povas esti venkinta tiujn etapojn ĉiutage per buso aŭ propra aŭto, kiu ie kaŝite staradis nokte. Nome, laŭ la rakontoj de la pilgrimantoj homoj ofte "trompetas", t.e. venkas kelkan etapon per buso. Ankaŭ tio ne ĝenerale estas kritikenda; nome kion faru iu, kiu momente havas terurajn vezikojn, tamen ne povas paŭzi kelkajn tagojn samloke, pro manko de feriaj tagoj?
Tial entute ĉia kontrolo provokas problemojn, inter tio ankaŭ la regulo, en kiu vico oni akceptas la pilgrimantojn en la rifuĝejoj: Piedirantoj, rajdantoj, biciklantoj, piedirantoj kun helpaŭto. Eĉ pli problemecaj estas la grupoj de piedirantoj: Normalkaze grupanoj meritas liton same kiel solaj pilgrimantoj; aliflanke ĉiu grupo, kiu atingas iun rifuĝejon per unu alŝtormo plenigegas ĝin (vidu nian travivaĵon en Triacastela). Oni povas tial nur rekomendi al grupoj, ke ili kunportu siajn proprajn tendojn, por ke restu almenaŭ sufiĉe multaj litoj.
Drasta eblo estus, rekoni nur tiun kiel aŭtentikan pilgrimanton, kiu montras oficialan elsendo-dokumenton de sia hejma paroĥo. Ekzemple ni kunportis tian. Fakte oni diskutas tian kontrolon, sed mi dubas ĝian realigeblecon.
La multaj turistoj sur la Camino montras urĝan bezonon de longdistancaj itineroj por marŝado, kun simplaj pageblaj tranoktejoj, kiujn oni povas laŭplaĉe antaŭmendi por liberigi sin de la zorgo pri tranokteblo. Tiuj ebloj ĝis nun en Eŭropo ŝajne mankas. (Escepto estas la bicikla vojo laŭlonge la riveron Danubo de Germanujo al Vieno.) Eble en Germanujo la solaj piedmarŝantoj devas remalkovri la junulargastejojn (kaj inverse), aŭ oni instalas pli da tranoktebloj en la fojnejo de bienoj. Restas ankoraŭ multe por fari...
La Jakoba Vojo efikas kiel drogo, oni diras: "Unufoje sur la Camino, ĉiam sur la Camino." Ĉu mi iam denove iros ĝin? Mi ne scias. Kelkaj iras sur ĝi la duan fojon, por psike venki la impresojn de la unua fojo. Eble tio ankaŭ al mi okazos.
Sed kelkajn aferojn mi ŝanĝus: ekz. eviti la amasdormejojn kaj pli bone dormi apud la rifuĝejo en propra tendeto. Se tio ne eblas, serĉi privatan tranoktejon.
Multaj legintoj de mia German-lingva versio de mia raporto intertempe skribis al mi. Tio spronis min nun, serioze aliri la Esperantan version, kies unuan parton mi jen finis.
Multaj, kiuj pilgrimis dum julio aŭ aŭgusto, konfirmis mian kritikon el propra sperto. Iuj ankaŭ trovis la ĥaoson ne tiom terura kiel mi. Aliaj raportis, ke en la periodoj antaŭ kaj post la somero estas pli kviete, sur la Jakobaj Vojoj en Francujo kaj en Svislando ĉiu-okaze. Al mi ŝajnas, ke pasis jaroj, ekde kiam ni marŝis sur la Camino, kaj jam delonge mi planas la sekvantan pilgrimadon.
Mia edzino kaj mi nun ekplanis, iri en 2001 ĉirkaŭ de meze de julio ĝ:is meze de aŭgusto ekde la Franca limo (urbo Hendaye) la t.n. "Camino del Norte" (Jakoba Vojo de la Nordo) laŭlonge la marbordon. Ĉi-foje ni kunportos tendon kaj ĉefe tranoktos sur kampadejoj, ĉar apenaŭ ekzistas rifuĝejoj. La tuta pilgrimado estos ankoraŭ pli streĉa kaj necerta, ĉar apenaŭ ekzistas informoj pri tiu itinero.
Atentu: En la ĉapitro "Ĝeneralaj informoj", sekcio "Vezikoj, vezikoj, vezikoj..." mi raportas pri la speco de "mirakla sparadrapo", kiu savis nin en 2000.
Lasta prilaboro: 2017-03-02